Saluton kara
samideano,
Hodiaŭ mi deziras
rakonti unu el la plej bona sperto pri Esperanto.
La 26-a de marto 2016,
mi havis la unuan renkontiĝon kun la Esperanta grupo en Lima,
la ĉefurbo de Peruo.
Mi akiris al la loko de la renkontiĝo ĉe la distrikto de Miraflores, kie
la membroj jam estis atendanta kun la verda flago:
Kiam mi estis tre proksime, ili diris al mi "Saluton", tiel mi povis identigi ilin. Poste, la aliaj
membroj de tiu grupo estis tie: Carlos Miranda, Julio, Julio Monroy kaj lia
edzino, Héctor Díaz, Mario Rosales, Alvaro Benavides, mia gepatroj kaj mi.
Ni parolis pri la movado de niaj landoj, kaj de politiko, ekonomiko,
proksime aktivecoj pri Esperanto en la mondo, vojaĝoj, inter aliaj aferoj.
La vizito estis nekredebla, ĉar mi havis la oportunecon kaj la plezuron
de babili kun pluraj personoj en nia lingvo. Aŭdi la sama lingvo ke en mia
lando permesas al mi komunikiĝi nur tra la interreto, estis la plej bona parto
de tiu vojaĝo.
Ili estis tre afabla. Mi ricevis tre belan donacon. Certe estis bona surprizo. Tiu donaco estas tre speciala. Tiu ĉapo de lano, tre uzata en la monto, estas grava parto de ilia kulturo. Ili ekzistas de pluraj koloroj kaj desegnoj.
Kiel mi amas la metiartojn, mi aĉetis alian:
Mi esperas ke vi ŝatas tiun rakonton, kaj ke vi decidas veni al Ekvadoro kaj Peruo.



