lunes, 17 de junio de 2019

La unua ekzameno KER en Ekvadoro


Hodiaŭ estas la 15-a de junio 2019. Estis unua foje ke ni havis Esperantan atestilon en Ekvadoro. Dankon al la Kolombia Esperanto-Ligo, precipe al Rafael Mejía, Doniben Jiménez, Mercedes Mejía kaj ŝia edzo Renato, la akademio de angla lingvo EFL Bootcamp kaj nia grupo de Esperanto en Ekvadoro estis ebla.  


Esperanta grupo el Ekvadoro

Rafael Mejía, reprezentanto el Kolombio en Guajakilo


La ekzameno komenciĝis je la 12:30 en la urbo de Guajakilo kaj Bogoto dum la sama tempo. En Ekvadoro ĉiuj prepariĝis por la nivelo B1.

KER ekzameno en Guajakilo

KER ekzameno en Bogoto


Post la ekzameno, ni iris al la kafejo por babili pri niaj aktivecoj. Niaj samideanoj kiu venis de Kalio-Kolombio donis al ni belan donaceton kun la ŝildo de Esperanto. Ili ankaŭ donis tiun ĉemizon faranta loterieto inter la ekvadorano. Mi havis bonŝancon.







Fine ni vespermanĝis kune en la komerca centro Riocentro. Dum tiu renkontiĝo, mi aŭdis tre gravajn historiojn pri la movado en Kolombio. Mi sciis pri grava Esperantisto kiu nomiĝas Libardo Mejía, onklo de Mercedes Mejía, kaj eble la plej aĝa Esperantisto en la mondo, 96 jara kaj kun multa sperto en univeralaj kongresoj.


Hodiaŭ, la 15-a de junio estas la naskiĝtago de Petro Suárez(+), kiu estis la unua esperantisto ke mi konis, eble la unua el Ekvadoro kiu lernis tiun lingvon. Li estus tre feliĉa pro scii ke nia grupo havis la eblecon de fari tiun ekzamenon. Granda koincido en memoro de nia samideano. 


Pli informo en Revuo Esperanto

martes, 7 de mayo de 2019

Esperantaj nomoj en aŭtoj


Hodiaŭ mi prezentas la sekvajn Esperantajn nomojn kiu estas uzata en aŭtaj nomoj. 

1. CELERIO
 
La celerio botanike apartenas al la apiacoj.



2. BALENO

Baleno estas besto.



3. KIA OPTIMA
Kia estas via preferata aŭto?
La plej bona. La optima.



4. RAPIDE
Eble oni povas veturi tre rapide en tiu aŭto.



5. VERSO
En literaturo oni povas skribi tra versoj.


Mi ne menciis Audi-n, ĉar en Esperanto la verbo estas "aŭdi".





jueves, 2 de mayo de 2019

Varmarkoj kun Esperantaj nomoj

Ĉi tie en Ekvadoro, kiam mi marŝis sur la stratoj, kurioze mi trovis Esperantajn nomojn. Mi montras kelkajn ekzemplojn:

Tuko: Hazarde ĝi estas tukbutiko, tamen ĝi ne nomiĝas por tio. Ili referas kiel "tuko" al la grupo de aferoj, diranta "kun malmulta grupo de monaj biletoj, oni povas alporti multajn tukojn".


Briko: Hardvaro varmarko


Papilio: Vestbutiko


Viro: Varmarko de ŝlosiloj



Mirinda: trinkaĵo


Alia: Kreditkarto


Hotelo Esperanto

Fine mi iris al la Hotelo Esperanto en Montañita, Ekvadoro.

Mi demandis se iu parolas Esperanton tie. La respondo estas "ne". Poste, mi demandis se la nomo estas pro la lingvo. Ili diris ke jes, ĉar la manaĝero deziras universalan nomon. Ili klarigis al mi ke ankaŭ ekzistas alia hotelo kun la sama nomo en Arĝentino, sed ne rilate.


Ĉu vi konas aliajn varmarkojn kun Esperantaj nomoj?

viernes, 22 de marzo de 2019

Bonajn novaĵojn: Ekzameno de Esperanto


Karaj geamikoj,

Hodiaŭ ni havas tre bonajn novaĵojn por nia grupo en Ekvadoro.
La 15a de junio estos la unua foje ke ni havos Esperanto-ekzamenon en nia lando. 
Ni povos atesti nian nivelon laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj.


martes, 19 de marzo de 2019

Vizito de samideanoj en Kito



La 27-a de februaro 2019, karaj samideanoj vizitis Kiton, ĉefurbo de Ekvadoro. Ili estas S-ro Gintaras Ziaunys el Litovio kaj S-ro Kim Sooyong el Koreio.

Eble estas la unua foje ke estis trikontinenta renkontiĝo en Ekvadoro.

Ni trinkis bieron kaj manĝis en la kolonia kaj historia centro de Kito, la unua monda heredaĵo de Unesko en 1978.

Gintaras Ziaunys el Litovio, César Cabrera el Ekvadoro kaj Kim Sooyong el Koreio.



Kim Sooyong el Koreio kaj César Cabrera el Ekvadoro