viernes, 4 de diciembre de 2020

La dua Ekzameno KER en Ekvadoro

 

La pasinta sabato 28-an de novembro 2020 estis la dua fojo en Ekvadoro kaj la unua en Cuenca ke ni havis Esperantan atestilon. Dankon al Doniben Jiménez, prezidanto de la Kolombia Esperanta Ligo KEL, la restoracio “Deliciosa comida de casa” kaj Paola Granizo, kiu estis la gvidantino de la KER-ekzameno ĉi jare. La monda organizantino estas Katalin Kovats, kiu respondis kaj helpis niajn demandojn pri la planado de la ekzameno ĉi tie. 


La tri kandidatoj kaj la gvidantino (maldekstra) 


En la tuta mondo estis jam pli ol 2400 sukcesintojn, el 75 landoj. Hodiaŭ okazas sesio en 12 lokoj de 9 landoj: en Azio, Eŭropo, Ameriko kaj unuan fojon en Afriko! Ĝojigas nin, ke malgraŭ la pandemio ni sukcesis organizi tiun eventon en Ekvadoro. Gratulojn kaj dankon al vi! 


La tri kandidatoj 

La ekzameno komenciĝis je la 11:00, estis 3 kandidatoj, 2 por la nivelo B2 kaj 1 por la nivelo B1. La ekzameno estas nur skriba, eble poste ni povus fari la parolan ekzamenon. Ni scivolas koni la rezultojn de la ekzameno poste du monatoj.



Dum la KER ekzameno 

Ni kore invitas al la ĉiujn esparantistojn ekvadoranojn aŭ kiuj loĝas en Ekvadoro por fari la KER ekzamenon la venonta jaro, eble la ekzmaneno povus esti virtuala aŭ ke la pandemio estos kontrolita por vojaĝi sen timo.








martes, 4 de agosto de 2020

La Espero

La Espero estis skribita de Ludovico Zamenhof, tiu teksto estas uzita kiel Esperanta himno kaj kutime oni kantas ĝin kun la muzikaĵo verkita de Félicien Menu de Ménil.

Mia patro, kiu estas komencanto, decidis lerni ĝin, kaj dediĉas al ni la sekva filmeton:



En la mondon venis nova sento,
tra la mondo iras forta voko;
per flugiloj de facila vento
nun de loko flugu ĝi al loko.

Ne al glavo sangon soifanta
ĝi la homan tiras familion:
al la mond' eterne militanta
ĝi promesas sanktan harmonion.

Sub la sankta signo de l' espero
kolektiĝas pacaj batalantoj,
kaj rapide kreskas la afero
per laboro de la esperantoj.

Forte staras muroj de miljaroj
inter la popoloj dividitaj;
sed dissaltos la obstinaj baroj,
per la sankta amo disbatitaj.

Sur neŭtrala lingva fundamento,
komprenante unu la alian,
la popoloj faros en konsento
unu grandan rondon familian.

Nia diligenta kolegaro
en laboro paca ne laciĝos,
ĝis la bela sonĝo de l' homaro
por eterna ben' efektiviĝos.

L. L. Zamenhof