viernes, 2 de abril de 2021
viernes, 4 de diciembre de 2020
La dua Ekzameno KER en Ekvadoro
La pasinta sabato 28-an de novembro 2020 estis la dua fojo en Ekvadoro kaj la unua en Cuenca ke ni havis Esperantan atestilon. Dankon al Doniben Jiménez, prezidanto de la Kolombia Esperanta Ligo KEL, la restoracio “Deliciosa comida de casa” kaj Paola Granizo, kiu estis la gvidantino de la KER-ekzameno ĉi jare. La monda organizantino estas Katalin Kovats, kiu respondis kaj helpis niajn demandojn pri la planado de la ekzameno ĉi tie.
La tri kandidatoj kaj la gvidantino (maldekstra)
En la tuta mondo estis jam pli ol 2400 sukcesintojn, el 75 landoj. Hodiaŭ okazas sesio en 12 lokoj
de 9 landoj: en Azio, Eŭropo, Ameriko kaj unuan fojon en Afriko! Ĝojigas nin, ke malgraŭ la
pandemio ni sukcesis organizi tiun eventon en Ekvadoro. Gratulojn kaj dankon al vi!
La tri kandidatoj
La ekzameno komenciĝis je la 11:00, estis 3 kandidatoj, 2 por la nivelo B2 kaj 1 por la nivelo B1.
La ekzameno estas nur skriba, eble poste ni povus fari la parolan ekzamenon. Ni scivolas koni la
rezultojn de la ekzameno poste du monatoj.
Dum la KER ekzameno
Ni kore invitas al la ĉiujn esparantistojn ekvadoranojn aŭ kiuj loĝas en Ekvadoro por fari la KER
ekzamenon la venonta jaro, eble la ekzmaneno povus esti virtuala aŭ ke la pandemio estos
kontrolita por vojaĝi sen timo.
martes, 4 de agosto de 2020
La Espero
La Espero estis skribita de Ludovico Zamenhof, tiu teksto
estas uzita kiel Esperanta himno kaj kutime oni kantas ĝin kun la
muzikaĵo verkita de Félicien Menu de Ménil.
Mia patro, kiu estas komencanto, decidis lerni ĝin, kaj dediĉas al ni la sekva filmeton:
En la mondon venis nova sento,
tra la mondo iras forta voko;
per flugiloj de facila vento
nun de loko flugu ĝi al loko.
Ne al glavo sangon soifanta
ĝi la homan tiras familion:
al la mond' eterne militanta
ĝi promesas sanktan harmonion.
Sub la sankta signo de l' espero
kolektiĝas pacaj batalantoj,
kaj rapide kreskas la afero
per laboro de la esperantoj.
Forte staras muroj de miljaroj
inter la popoloj dividitaj;
sed dissaltos la obstinaj baroj,
per la sankta amo disbatitaj.
Sur neŭtrala lingva fundamento,
komprenante unu la alian,
la popoloj faros en konsento
unu grandan rondon familian.
Nia diligenta kolegaro
en laboro paca ne laciĝos,
ĝis la bela sonĝo de l' homaro
por eterna ben' efektiviĝos.
L. L. Zamenhof
lunes, 17 de junio de 2019
La unua ekzameno KER en Ekvadoro
Hodiaŭ estas la 15-a de junio 2019. Estis unua foje ke ni havis Esperantan atestilon en Ekvadoro. Dankon al la Kolombia Esperanto-Ligo, precipe al Rafael Mejía, Doniben Jiménez, Mercedes Mejía kaj ŝia edzo Renato, la akademio de angla lingvo EFL Bootcamp kaj nia grupo de Esperanto en Ekvadoro estis ebla.
Esperanta grupo el Ekvadoro
Rafael Mejía, reprezentanto el Kolombio en Guajakilo
La ekzameno komenciĝis je la 12:30 en la urbo
de Guajakilo kaj Bogoto dum la sama tempo. En Ekvadoro ĉiuj prepariĝis por la
nivelo B1.
KER ekzameno en Guajakilo
KER ekzameno en Bogoto
Post la ekzameno, ni iris al la kafejo por babili pri niaj
aktivecoj. Niaj samideanoj kiu venis de Kalio-Kolombio donis al ni belan donaceton kun la ŝildo de Esperanto. Ili ankaŭ donis tiun ĉemizon faranta loterieto inter la ekvadorano. Mi
havis bonŝancon.
Fine ni vespermanĝis kune en la komerca centro
Riocentro. Dum tiu renkontiĝo, mi aŭdis tre gravajn historiojn pri la movado en
Kolombio. Mi sciis pri grava Esperantisto kiu nomiĝas Libardo Mejía, onklo de
Mercedes Mejía, kaj eble la plej aĝa Esperantisto en la mondo, 96 jara kaj kun multa sperto en univeralaj kongresoj.
Hodiaŭ, la 15-a de junio estas la naskiĝtago de Petro Suárez(+), kiu estis la unua esperantisto ke mi konis, eble la unua el Ekvadoro kiu lernis tiun lingvon. Li estus tre feliĉa pro scii ke nia grupo havis la eblecon de fari tiun ekzamenon. Granda koincido en memoro de nia samideano.
Pli informo en Revuo Esperanto
Pli informo en Revuo Esperanto
martes, 7 de mayo de 2019
Esperantaj nomoj en aŭtoj
Hodiaŭ mi prezentas la sekvajn Esperantajn nomojn kiu estas uzata en aŭtaj nomoj.
1. CELERIO
La celerio botanike apartenas al la apiacoj.
2. BALENO
3. KIA OPTIMA
Kia estas via preferata aŭto?
La plej bona. La optima.
4. RAPIDE
Eble oni povas veturi tre rapide en tiu aŭto.
5. VERSO
En literaturo oni povas skribi tra versoj.
Mi ne menciis Audi-n, ĉar en Esperanto la verbo estas "aŭdi".
Mi ne menciis Audi-n, ĉar en Esperanto la verbo estas "aŭdi".
jueves, 2 de mayo de 2019
Varmarkoj kun Esperantaj nomoj
Ĉi tie en Ekvadoro, kiam mi marŝis sur la stratoj, kurioze mi trovis Esperantajn nomojn. Mi montras kelkajn ekzemplojn:
Tuko: Hazarde ĝi estas tukbutiko, tamen ĝi ne nomiĝas por tio. Ili referas kiel "tuko" al la grupo de aferoj, diranta "kun malmulta grupo de monaj biletoj, oni povas alporti multajn tukojn".
Fine mi iris al la Hotelo Esperanto en Montañita, Ekvadoro.
Mi demandis se iu parolas Esperanton tie. La respondo estas "ne". Poste, mi demandis se la nomo estas pro la lingvo. Ili diris ke jes, ĉar la manaĝero deziras universalan nomon. Ili klarigis al mi ke ankaŭ ekzistas alia hotelo kun la sama nomo en Arĝentino, sed ne rilate.
Ĉu vi konas aliajn varmarkojn kun Esperantaj nomoj?
Tuko: Hazarde ĝi estas tukbutiko, tamen ĝi ne nomiĝas por tio. Ili referas kiel "tuko" al la grupo de aferoj, diranta "kun malmulta grupo de monaj biletoj, oni povas alporti multajn tukojn".
Briko: Hardvaro varmarko
Papilio: Vestbutiko
Viro: Varmarko de ŝlosiloj
Alia: Kreditkarto
Hotelo Esperanto
Mi demandis se iu parolas Esperanton tie. La respondo estas "ne". Poste, mi demandis se la nomo estas pro la lingvo. Ili diris ke jes, ĉar la manaĝero deziras universalan nomon. Ili klarigis al mi ke ankaŭ ekzistas alia hotelo kun la sama nomo en Arĝentino, sed ne rilate.
Ĉu vi konas aliajn varmarkojn kun Esperantaj nomoj?
jueves, 4 de abril de 2019
Interesaj libroj de Esperanto por prepari la ekzamenojn B1, B2 kaj C1
Lingva ekzameno Origó
Verkis Jotor. Libere kopiebla.
Esperanto-Ligo por Norda Ameriko.
Suscribirse a:
Entradas (Atom)











