jueves, 2 de mayo de 2019

Varmarkoj kun Esperantaj nomoj

Ĉi tie en Ekvadoro, kiam mi marŝis sur la stratoj, kurioze mi trovis Esperantajn nomojn. Mi montras kelkajn ekzemplojn:

Tuko: Hazarde ĝi estas tukbutiko, tamen ĝi ne nomiĝas por tio. Ili referas kiel "tuko" al la grupo de aferoj, diranta "kun malmulta grupo de monaj biletoj, oni povas alporti multajn tukojn".


Briko: Hardvaro varmarko


Papilio: Vestbutiko


Viro: Varmarko de ŝlosiloj



Mirinda: trinkaĵo


Alia: Kreditkarto


Hotelo Esperanto

Fine mi iris al la Hotelo Esperanto en Montañita, Ekvadoro.

Mi demandis se iu parolas Esperanton tie. La respondo estas "ne". Poste, mi demandis se la nomo estas pro la lingvo. Ili diris ke jes, ĉar la manaĝero deziras universalan nomon. Ili klarigis al mi ke ankaŭ ekzistas alia hotelo kun la sama nomo en Arĝentino, sed ne rilate.


Ĉu vi konas aliajn varmarkojn kun Esperantaj nomoj?

viernes, 22 de marzo de 2019

Bonajn novaĵojn: Ekzameno de Esperanto


Karaj geamikoj,

Hodiaŭ ni havas tre bonajn novaĵojn por nia grupo en Ekvadoro.
La 15a de junio estos la unua foje ke ni havos Esperanto-ekzamenon en nia lando. 
Ni povos atesti nian nivelon laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj.


martes, 19 de marzo de 2019

Vizito de samideanoj en Kito



La 27-a de februaro 2019, karaj samideanoj vizitis Kiton, ĉefurbo de Ekvadoro. Ili estas S-ro Gintaras Ziaunys el Litovio kaj S-ro Kim Sooyong el Koreio.

Eble estas la unua foje ke estis trikontinenta renkontiĝo en Ekvadoro.

Ni trinkis bieron kaj manĝis en la kolonia kaj historia centro de Kito, la unua monda heredaĵo de Unesko en 1978.

Gintaras Ziaunys el Litovio, César Cabrera el Ekvadoro kaj Kim Sooyong el Koreio.



Kim Sooyong el Koreio kaj César Cabrera el Ekvadoro

martes, 13 de noviembre de 2018

Vizito de samideano S-ro Julio Monroy, el Peruo

En novembro 2018, kara samideano de la Peruo Esperanto grupo, S-ro Julio Monroy, vizitis la urbon de Guajakilo.
Ĉi tie ni estis ĉe la "Santa Ana" haveno de Guajakilo.


Poste, ni vespermanĝis dum la afabla conversacio en bela loko de la urbo Samborondono, tre proksime al Guajakilo. 



Esperanto en Guajakilo, 2018



Tiu jaro, la Esperanta grupo de Ekvadoro havas novajn membrojn, kiu ĉiam partoprenas en aktiveco en interreto kaj en renkontiĝoj en la urbo de Guajakilo.
La membroj loĝas en diversaj urboj, kiel Guajakilo, Kvenco, La Triunfo.


Aprilo 2018



Novembro 2018


domingo, 24 de abril de 2016

Esperanta kunveno en Lima, Peruo.

Saluton karaj samideanoj,

Hodiaŭ mi deziras rakonti unu el la plej bona sperto ke mi havis en la Esperanta movado.
La 26-a de marto 2016, mi havis la unuan renkontiĝon kun la Esperanta grupo en Lima, la ĉefurbo de Peruo.
Mi akiris al la loko de la renkontiĝo ĉe la distrikto de Miraflores, kie la membroj jam estis atendanta kun la verda flago:





Mi trovis kun bonaj geamikoj el Peruo. Ilis estas Carlos Miranda, Julio Zevallos, Julio Monroy kaj lia edzino, Héctor Díaz, Mario Rosales kaj Álvaro Benavides.




Ni parolis pri multaj aferoj, kiel la movado de niaj landoj, politiko, ekonomiko, vojaĝoj, inter aliaj.
La vizito estis nekredebla, ĉar mi havis la oportunecon kaj la plezuron de babili kun pluraj personoj en nia lingvo. Aŭdi la sama lingvo ke en mia lando permesas al mi komunikiĝi nur tra la interreto, estis la plej bona parto de tiu vojaĝo.
  
Ili estis tre afabla. Mi ricevis tre belajn donacojn: unu ĉapo de lano el Peruo, tre uzata en la monto, estas grava parto de ilia kulturo.