Same  kiel en pasintaj renkontigoj partoprenis kelkaj membroj de la  esperantista movado de Ekvadoro, tamen ci okaze ni honore ricevis la  varman viziton de Anneleen Nys el Belgujo, kiu vizitante Ekvadoro  partoprenis la renkontigon kaj per neformala maniero salutis nin kaj  oferis la sekvajn vortojn:
"Bonan  nokton al ĉiuj. Mi estas ĉi-tie en Guayaquil. Mi kore salutas al la  tuta klubo. Mi ne scias ĉu estas klubo, sed saluton. Ege bela lando!  Vere estas ege bela lando. Mi estas ĉi-tie dum 7 semajnoj kaj mi konis  ege, ege multajn interesajn homojn. Mi ege ŝatas novajn pejzaĝojn. La  vojaĝo estas nekredebla."
Anneleen  estas juna universitatanino, kiu firme tenas la idealon de D-ro L. L.  Zamenhof, kreinto de la lingvo, kies celo estas malaperigi la barojn  kulturajn kaj teni tutmondan unuecon per la lingva unuigo, kiu estas unu  el la plej gravaj kolonoj.
La  esperantistan movadon de la urbo Guayaquil partoprenas Pedro Suárez,  kiu estas la fondinto, Xavier Pilozo, Silvana Paredes, inter aliaj.  Ekzistas ankau sendependa grupo en la urbo Quito.
Post  la tosto dauris la kreado de amikecaj ligiloj per konversacio kaj  intersango de ideoj, konsekvence fortigante la idealon de la grupo.
Tradukisto: Daniel Moreno Martínez 


No hay comentarios:
Publicar un comentario